Se al homa kapo kolon de ĉevalo volus aligi la pentristo, kaj la membrojn, kiujn li de ĉie kolektis, kovri per diversaj plumoj, tiel ke en fiŝ' abomena turpe la virin' finiĝus, supre aspektanta belege ĉu, lasite tion vidi, ridon vi retenus amikoj? Al ĉi bildo ja similas tiu libro, kredu, Pisonoj, kie la imagoj, kiel sonĝ' delira de malsanulo, estas elkovitaj tiel, ke nek kapo, nek la piedo konformiĝas ĝustfigure. "Al la poetoj kaj pentristoj ĉion ajn kuraĝe riski ĉiam estis justa licenco." Scias ni, kaj ĉi permeson reciproke ni petas-donas. Sed ne, ke la krudo iru kune kun la sereno, nek ke la serpento kun la birdo, tigro kun ŝafido pariĝu. *La plejmulton de l' poetoj, patro kaj al li indaj filoj,trompas ŝajno de la bono: tre koncizi oni klopodas, kaj obskura oni estos; oni volas esti facila, kaj la forto, fajro mankos; grandiozo la cel', kaj ŝvelos la bombasto; tro timante ŝtormon, sur la ter' oni rampas; oni verkon unuecan volas variigi mirinde, kaj delfenon inter arboj oni pentras, apron en ondoj. Evitado de eraroj naskas pekon manke de arto. *Demokrito kredis ke la arta zorgo mizera estasneniaĵo ĉe l' genio kaj forfermis de l' Helikono la poetojn sanajn; tial granda parto ne flegas ungojn, nek la barbon, retiriĝas en kaŝlokojn, banon evitas. Tiel ja naskiĝas certe nomo kaj valor' de poeto, se neniam sian hirtan kaj nesanigeblan kapon oni konfidencas al barbiro. Ho, mi malsaĝulo mizera, kiu mian galon zorge ĉiam en printemp' kuracigas! Male ja pli bonajn versojn ol mi, neniu skribus! Tamen, estus prezo troa. Sekve, kiel ŝton' akriga mi servas, kiu mem ne povas tranĉi, sed ja faras akra la feron. Jen ofic' kaj servo mia: mem ne verki, sed instruadi, kiel oni naskas verkojn, kio poeton nutras, formas, kio decas kaj maldecas, kio virto, kio eraro. *La poet' verkante volas aŭ utili aŭ plezurigi,aŭ samtempe diri gajon kaj profiteblon por la vivo. Kion ajn konsilu tamen, faru kurte: diro rapida koncipiĝas en la mensoj kaj en ili enradikiĝas, ĉion superfluan verŝas for la anim' troplenigita. Kion por plezur' vi verkas, ne tro forestu de la vero, kaj ke ĉion ajn ni kredu, ne postulu fabelo via. La maljunaj aŭskultantoj ne konsentos sen moralaĵo, kaj malplaĉas la poemoj sombraj al kavaliroj junaj: ĉiun punkton gajnas, kiu al la dolĉo miksas utilon. |